Esperanto
por Miguel Fernández y Antonio Valén
KREDO
Mi kredas je la Vivo, Patrino ĉiopova,
kreinta la ĉielon kaj la Teron.
Kredas je l’ Hom’, Ter-fil’ antaŭen-ira,
konceptita en arda evoluo
kaj progresanta malgraŭ la Pilatoj
kaj elpensantoj de tiranaj dogmoj,
kiuj Vivon subpremas, entombigas.
Sed ja la Vivo ĉiam resurektas,
kaj la Homo pluvojas al morgaŭo.
Mi kredas je la pluraj horizontoj
de la spirit’, mond-energio kosma.
Kredas je la Homaro ĉiam-sora.
Kredas je l’ Vivo porĉiama. Amen.